Meditado de ordinara bovo serba
Diversaj mirakloj okazas en la mondo, kaj nia lando, laŭdire, abundas je mirakloj tiom ke la mirakloj jam ne plu estas mirakloj. Ĉe ni estas homoj sur tre altaj postenoj kiuj nenion pensas, kaj kompense, aŭ eble por aliaj motivoj, komencis pensi ordinara bovo kampula, kiu nenion diferencas de la ceteraj bovoj serbaj. Dio scius kio kuraĝigis la genian bruton por tiel aŭdaca enterpreno – pensado, ĉar ĝis nun evidentiĝis ke la malfeliĉa metio kaŭzis nur malutilojn al Serbio. Ni ja diru ke la naiva mizerulo eĉ ne scias ke en ĝia hejmolando tiu metio ne havigas profiton, sekve ni tion ne atribuos al ĝi kiel apartan kuraĝon civitanan, sed tamen restas enigmo kial ĝuste la bovo pensu, se ĝi estas nek balotanto, nek komunuma konsilanto, nek vilaĝestro, nek iu ĝin elektis deputito en bova parlamento, aŭ eĉ, se ĝi estas iom maljuna, senatano, kaj se la pekulo revis fariĝi ministro en bova lando, tiaokaze, male, ĝi devus ekzerci kiel eble plej minimume pensi same kiel faras la eminentaj ministroj en feliĉaj landoj, kvankam ankaŭ en tio nia lando ne havas feliĉon.
Finfine, nin ja ne koncernas ke en Serbio la bovo transprenis la metion forlasitan de l’ homoj, kaj eble ĝi komencis pensi per natura instinkto.
Kia do estas tiu bovo? Ordinara bovo kiu havas, laŭ la zoologio, kapon, trunkon kaj membrojn, same kiel la ceteraj bovoj, ĝi trenas veturilon, manĝas herbon, lekas salon, remaĉas kaj muĝas. Ĝi nomiĝas Grizulo.
Jen kiel ĝi komencis pensi. Iun tagon ĝia mastro ĝin jungis al la veturilo kun ĝia kamarado Nigrulo, ŝarĝis la veturilon per ŝtelitaj palisoj kaj direktis en la urbon por vendi. La mastro vendis la palisojn jam ĉe la unuaj domoj de la urbo, prenis la monon, maljungis Grizulon kaj ĝian kamaradon, kroĉis la ĉenon, per kiu ili estas ligitaj, al la jungilo, žetas malligitan faskon da maizfolioj antaŭ ilin, kaj gaja eniris etan drinkejon por refreŝigi siajn fortojn, dece, per brando. En la urbo estis soleno, kaj viroj, virinoj, infanoj pasas de ĉiuj flankoj. Nigrulo, kiu cetere inter la bovoj estas konata kiel iomstulta, nenion observis, sed tute serioze komencis manĝi, sin nutris ĝissate, iom ekmuĝis de kontento, kaj fine sin kuŝigis kaj en dolĉa dormeto komencis remaĉi. (Domaĝe ke ĝi ne estas homo, ĉe tiaj disponebloj por alta kariero.) Sed Grizulo eĉ ne gustumis. Ĝia kampula rigardo kaj trista mieno unuavide diras ke ĝi estas pensulo kaj delikata, impresebla animo. Ĝin preterpasas homoj, serboj, fieraj pri sia lumplena pasinto, sia nomo, pri sia nacieco, kaj la fiero speguliĝas en ilia sinteno kaj iro. Grizulo tion observis, kaj subite ĝian animon ekkaptis tristo, doloro pro grandega maljusto, kaj ĝi ne povis submetiĝi al sento tiel forta, subita kaj potenca, sed ekmuĝis triste, dolore, kaj ĝiaj okuloj eklarmis. Kaj pro kruela doloro Grizulo komencis pensi.
“Pri kio fieras mia mastro kaj liaj ceteraj samcivitanoj, serboj? Kial ili tiom alte levas la kapojn kaj kun vanta fiero kaj malestimo rigardas mian rason? … Ili fieras pri Ia patrolando, ili fieras ke la kompatema sorto ilin favoris naskiĝi ĉi tie, en Serbio. Ankaŭ min la patrino ja naskis ĉi tie, en Serbio, kaj ĝi estas ne nur la patrolando mia kaj de mia patro, sed ankaŭ miaj prauloj same kiel la iliaj, ĉiuj kune, translokiĝis en ĉi tiujn regionojn el la antikva hejmlando slava. Kaj neniu el ni bovoj sentis fieron pro tio, sed ni ĉiam fieris se ni povis suprentreni pli grandan ŝarĝon, kaj ĝis hodiaŭ neniu bovo diris al ŝvaba[1] bovo: “Kion vi volas, mi estas serba bovo, mia patrolando estas la fiera Serbio, tie naskiĝis ĉiuj miaj prauloj, tie, en ĉi tiu lando, estas ankaŭ la tomboj de miaj antaŭuloj!” Dio nin gardu, pri tio ni neniam fieris, tio eĉ ne venis al ni en la kapon, kaj jen ili fieras eĉ pri tio. Strangaj homoj!”
Ĉe tiaj pensoj la bovo triste ekskuis la kapon, la sonorilo ĉirkaŭ ĝia kolo eksonis kaj la jungilo ekknaris.
Nigrulo malfermis la okulojn, ekrigardis la kamaradon kaj ekmuĝis:
“Vi ree frenezas laŭ via kutimo! Manĝu, stultulo, grasiĝu, ĉu vi ne vidas, ke viaj ripoj elstaras; se estus bone pensi, la homoj ne lasus tion al ni bovoj. Tia feliĉo nin ne atingus!”
Grizulo ekrigardis sian kamaradon kompate, forturnis la kapon, kaj ree enprofundiĝis en siajn pensojn.
“Ili fieras pri la lumplena pasinto. Ili havas Kosovo polje[2], la tiean batalon. Granda miraklo! Ĉu ankaŭ miaj prauloj jam tiutempe ne trenis provianton kaj materialon por la armeo, se ni ne estus, tiun laboron devus fari la homoj mem. Ili havas la ribelon kontraŭ la turkoj. Ĝi estas granda, nobla afero, sed kiu ĝin faris? Ĉu ribelis tiuj vantaj malplenkapuloj kiuj nenion farante plenbloviĝas antaŭ mi kun fiero, kvazaŭ tio estus ilia merito. Jen, ekzemple mia mastro. Ankaŭ li fieras kaj fanfaronas pri la ribelo, kaj precipe ĉar lia praavo kiel eksterordinara heroo pereis en la liberiga milito. Ĉu tio ja estas lia merito? Lia praavo ja rajtis fieri, sed li ne, lia praavo pereis por ke mia mastro, kiel lia posteulo, povu esti libera. Kaj li estas libera, sed kion li faras en la libero? Li ŝtelas fremdajn palisojn, ankaŭ li eksidas sur la veturilon, kaj mi trenas kaj lin kaj la palisojn, kaj li dormas sur la veturilo. Nun li vendis la palisojn, trinkas brandon, nenion faras kaj fieras pri la lumplena pasinto. Kaj kiom da miaj prauloj estis buĉitaj en la ribelo por ke la batalantoj sin nutru, kaj ĉu ankaŭ miaj prauloj en tiu tempo, ne trenis provizaĵojn, kanonojn, provianton, municion, kaj tamen ne venas al ni en la kapon nin ornami per iliaj meritoj, ĉar ni ne ŝanĝiĝis, ankaŭ hodiaŭ ni plenumas nian devon same konscience kaj tolere kiel niaj prauloj.”
“Ili fieras pri la suferoj de siaj antaŭuloj, pri la kvincentjara sklavado. Mia raso suferas jam de sia ekesto, ankaŭ ni suferas kaj sklavas eĉ la hodiaŭan tagon, kaj neniam ni tion distrumpetis. Ili diras ke la turkoj ilin torturis, buĉis, palisumis, sed ankaŭ miajn praulojn buĉis kaj serboj kaj turkoj, rostis, kaj submetadis al ĉiaspecaj torturoj.”
“Ili fieras pri la religio, kaj nenion kredas. Ĉu mi kaj mia tuta raso kulpas ke ni ne estas akceptataj kiel kristanoj? La religio diras al ili “ne ŝtelu”, kaj jen mia mastro ŝtelas kaj drinkas per ŝtele akirita mono. La religio ordonas al ili fari bonon al la proksimulo, kaj ili faras nur malbonon unu al alia. Ĉe ili la homo estas plej bona, konsiderata kiel modelo de virto — nur se ne faranta malbonon, kaj, kompreneble, neniu eĉ ekpensas postuli ke krom ne fari malbonon, oni faru ankaŭ bonon. Kaj jen al kio ili basiĝis, ke la modeloj de virtoj estas por ili egalaj al ĉiu senutila afero, kiu nur malbonon ne faras.”
La bovo profunde enspiris, kaj ĝia suspiro levis eĉ polvon de sur la vojo.
“Kaj sekve,” ĝi daŭrigis sian tristan meditadon, “ĉu mi kaj mia raso ne estas pli bonaj en tio ol ĉiuj ili? Mi neniun mortigis, neniun priklaĉis, neniun priŝtelis, neniun senkulpan eksigis je ŝtata ofico, mi ne faris deficiton en ŝtata kaso, nek false bankrotis, mi neniam enkatenigis aŭ arestis senkulpajn homojn, ne kalumniis miajn kamaradojn, ne perfidis miajn bovajn principojn, ne atestis false, mi neniam estis ministro nek faris malbonon al la lando, kaj krom ne fari malbonon, mi faras bonon eĉ al kiuj faras malbonon al mi. La patrino min naskis, kaj la malbonaj homoj tuj forprenis de mi eĉ la patrinan lakton. Dio verŝajne kreis la herbon nur por ni bovoj, kaj ili eĉ ĝin forrabas de ni. Kaj ni, tamen, malgraŭ ĉiuj batoj, trenas veturilojn kaj plugas al la homoj kaj ilin nutras per pano. Kaj, tamen, neniu agnoskas niajn meritojn por la patrolando…”
“Se tio vere estas bona, la religio diras al la homoj fasti dum ĉiuj fastoj, kaj ili ne povas elteni eĉ tiom malmulte da fasto, kaj mi kun mia tuta raso fastas dum la tuta vivo, de kiam ni estas demamigitaj.”
La bovo mallevis la kapon, kaj kvazaŭ zorge ĝin relevis, kolere enflaris, kaj ŝajnis rememori ion gravan kio ĝin turmentas; subite ĝi ĝoje ekmuĝis:
“Ha, nun mi scias, verŝajne estas tiel!” kaj daŭrigis la meditadon:
“Tiel do: ili fieras pri la libero kaj civitanaj rajtoj. Mi devas tion serioze pripensi.” Ĝi pensas, pensas, sed vane. “En kio konsistas iliaj rajtoj? Se la polico ordonas al ili baloti, ili balotas, kaj ankaŭ ni povus tion ekmuĝi: “Pooor!” Kaj se ĝi ne ordonas, ili ne kuraĝas baloti nek sin enmiksi en la politikon same kiel ni. Ankaŭ ili toleras karceron kaj bastonojn, ofte senkulpaj. Ni almenaŭ ekmuĝas kaj eksvingas la voston, kaj ili ne havas eĉ tiom da civitana kuraĝo.”
Tiam la mastro eliris el la drinkejo. Ebria, interplektanta la piedojn, kun malklaraj okuloj, li elparolas nekompreneblajn vortojn, kaj, zigzagante, ekiris al la veturilo.
“Jen por kio la fiera posteulo uzis la liberon kiun liaj antaŭuloj sange permilitis. Mia mastro ja ebriiĝas kaj ŝtelas, sed por kio la aliaj ĝin uzis? Nur por nenion fari kaj fieri pri la pasinto kaj la meritoj de siaj prauloj, en kiuj ili neniam partoprenis, eĉ ne kiom mi.”
“Kaj ni bovoj restis same diligentaj kaj utilaj laboruloj kiel niaj prauloj. Ni estas bovoj, fakte, sed tamen ni povas fieri pri nia peniga hodiaŭa laboro kaj meritoj.”
La bovo profunde suspiris kaj pretigis la kapon por la jungilo.
Fonto: Domanoviĉ, R; Milĉinski, F; Ĉopiĉ, B, Tri satiroj, Slovenia Esperanto-ligo, Ljubljana 1957. (Trad. de Petar Stefanoviĉ)
[1] Germana bovo. Ŝvabo = Germano; nomon oni donis al germanaj koloniistoj en Vojvodina. Ili parte alvenis el germana provinco Ŝvabio (Schwaben).
[2] Ebeno en suda Serbio kie okazis en la jaro 1389 la batalo inter Serboj kaj Turkoj. Per sia venko Turkoj finfine neniigis mezepokan Serbion kaj komencis okupi la teritoron de Sudslavoj. Tiu okazantaĵo en serba historio estas sendube unu el la plej gravaj kaj plej emociaj.
Ni multe dankas al Slovenia Esperanto-Ligo kaj al sinjoro Ostoj Kristan por la eblecon akiri la rakonto.