Esperanto

Radoje Domanoviĉ (naskiĝis 16-an de februaro 1873 en Ovsiŝte, proksime al Topola, Serbio, mortis 17-an de aŭgusto 1908 en Beogrado) estas serba rakontisto kaj satiristo. Gimnazion li studis en urbo Kragujevac kaj Filozofian fakultaton en Beogrado. Post la studoj, li oficis kiel profesoro en Vranje, Pirot kaj Leskovac. En la jaro 1898 li estis eksigita je ofico pro politikaj motivoj, kaj ĝis 1900 li vivtenis sin el literaturo kaj ĵurnalismo. Tiam li estis nomita skribisto en la Ministerio pri Instruado, kaj en 1902 reeksigita, pro politikaj aferoj. En 1903 kaj 1904 li vojaĝis al Munĥeno kaj en la jaro 1905 li estis nomita ĉefkorektisto de la Ŝtata Presejo. En tiu tempo li redaktis “Stradija” (“Suferio”), satiran politikan gazeton.

En la jaro 1899 li publikigis en Poĵarevac la duvoluman “Pripovetke” (“Rakontoj”). En 1902 li publikigis “Čiča Mita” (“Onklo Miĉjo”), rakonton el la serba vivo, kaj liajn plejn fortajn satirojn: “Vođa” (“Gvidanto”), “Danga” (“Stampo”), “Kraljević Marko po drugi put među Srbima” (“Reĝido Marko por la dua fojo inter la Serboj”). En la jaro 1903 oni eldonis “Tri priče za omladinu” (“Tri rakontoj por la junularo”). En 1905 oni eldonis selekton el lia verkaro sub titolo “Pripovetke” (“Rakontoj”).

La plej konata estas satira rakonto “Stradija”, aperinta en la jaro 1902 en Beogrado, per kiu li sin postulis kaj konfirmis kiel la plej originala kaj la plej akra satira verkisto serba. Li vivis en tempo de ardaj bataloj politikaj, sarkasma laŭnature, akra kaj agresiva spirito, li forte kaj senkompate atakis la tiutempajn politikajn kaj sociajn cirkonstancojn.

Tradukitaj verkoj:

La unua lia satira rakonto kiu estas tradukita en esperanto, “Razmišljanje jednog običnog srpskog vola” (“Meditado de ordinara bovo serba”) aperis in 1902, en esperanto tradukiĝis en 1957 en Ljubljano fare de serba esperantisto Petar Stefanoviĉ, kaj publikigis en la libro “Tri satiroj”.

Fonto: Domanoviĉ, R; Milĉinski, F; Ĉopiĉ, B, Tri satiroj, Slovenia Esperanto-ligo, Ljubljana 1957.

 

Ni multe dankas al Slovenia Esperanto-Ligo kaj al sinjoro Ostoj Kristan por la libro.

%d bloggers like this: